Xi: Ĉinio volas kunlabori kun BRICS-landoj por krei novan situacion de altkvalita disvolviĝo de “granda BRICS-kunlaboro”
Qiujieming Publikigita: 2024-10-23 20:31:35

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke vastigo estas la grava mejloŝtono dum la disvolvo de BRICS, kaj estas ankaŭ la simbola afero de evoluo de la internacia situacio.

Xi faris la rimarkojn dum sia parolado en la 16a Pintkunveno de BRICS.

Xi diris, ke ili refoje decidis inviti kelkajn landojn fariĝi la partneroj de BRICS, kaj alvokis BRICS-landojn bone utiligi ĉi tiun pintkunvenon por konservi la disvolvan impeton de BRICS, plani la ĝeneralajn, direktajn kaj strategiajn aferojn, kunlabori en solidareco kaj kuraĝo kaj antaŭenigi la BRICS-landojn denove komenci la aferojn.

Xi alvokis BRICS-landojn konstrui la plurflankan mekanismon en gravan lokon de solidareco kaj kunlaboro por la Tutmonda Sudo kaj avangarda forto por tutmonda regado-reformo.

Xi alvokis membrojn de BRICS konstrui BRICS por paco kaj agi kiel gardantoj de komuna sekureco. Li urĝis BRICS-landojn subteni la tri principojn: ne vastigi batalkampon, ne streĉi bataladon kaj ne provoki iun el la partioj, labori por malintensiĝo de la ukraina krizo kiel eble plej baldaŭ.

Xi alvokis membrojn de BRICS konstrui BRICS por novigo kaj agi kiel pioniroj por altkvalita disvolviĝo. Li diris, ke Ĉinio lastatempe starigis la Centron de Disvolvo kaj Kunlaborado de Artefarita Inteligenteco de Ĉinio-BRICS kaj volas profundigi novigan kunlaboron kun ĉiuj partioj por liberigi la potencialon de artefarita inteligenteco, kaj ke Ĉinio starigos la Internacian Esplorcentron pri Profundmaraj Resursoj de BRICS-landoj, la Ĉinan Kunlaboran Centron de Speciala Ekonomia Zono de BRICS-landoj, la Ĉinan Centron de Industria Kapablo de BRICS-landoj kaj la Reton de Ekologia Kunlaborado de Cifereca Industrio de BRICS-landoj, antaŭenigante la kvaliton kaj altgradigon de BRICS-kunlaboro.

Xi alvokis membrojn de BRICS konstrui verdan BRICS kaj fariĝi praktikantoj de daŭrigebla disvolviĝo. Li diris, ke Ĉinio volas utiligi siajn proprajn avantaĝojn por vastigi kunlaboron kun BRICS-landoj en verdaj industrioj, pura energio kaj verdaj mineraloj.

Xi alvokis konstrui BRICS por justeco kaj gvidi la reformadon de la tutmonda regado-sistemo. Xi urĝis membrojn de BRICS konformiĝi al la ĝenerala tendenco de la leviĝo de la Tutmonda Sudo, kaj aktive respondi al la voko de landoj aliĝi al la kunlabora mekanismo de BRICS. Li diris, ke la grupo devas progresigi la procezon de pligrandigo de membraro kaj partneraj landoj, kaj respekti la reprezentecon kaj voĉon de evoluantaj landoj en tutmonda regado.

Xi alvokis membrojn de BRICS konstrui BRICS por civilizo kaj rekomendi pacan kunekzistadon kaj harmonion inter civilizacioj. Li diris, ke Ĉinio starigos 10 eksterlandajn lernocentrojn en BRICS-landoj por liveri trejnajn ŝancojn por 1 000 edukaj administrantoj, instruistoj kaj studentoj.

Xi diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun BRICS-landoj por krei novan situacion de altkvalita disvolviĝo de “granda BRICS-kunlaboro” kaj kuniĝi kun pli da landoj de "Tutmonda Sudo" por kune antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree