Kulture interŝanĝaj aktivecoj okazis en Kazan por la 75-jariĝo de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio
Qiujieming Publikigita: 2024-10-23 18:02:41

Okaze de tio ke la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping veturis al Kazan por la 16a Pintkunveno de BRICS, la 22an de oktobro laŭ la loka tempo, la kulture interŝanĝaj aktivecoj kune organizitaj de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj la Trarusia Ŝtata Kompanio de Televido kaj Brodkasto okazis en Kazan por celebri la 75-jariĝon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. La gastoj, kiuj partoprenis en la aktivecoj, kune vidatestis la lanĉiĝon de la speciala ekspoziciado en Rusio pri la programero “Per kio civilizaciiĝi – jen vidu Liangzhu”, produktita de ĈKG, transmonde turneanta por 2024, kaj la elsendiĝon de programeroj “Renkontiĝo kun Ĉinio”, “Mia rakonto en Ĉinio” ktp. en Rusio, kune faritaj de ĈKG kaj pluraj rusaj institucioj. La oficejo de rusa prezidento adresis leteron, esperante, ke la aktivecoj estu plene sukcesaj kaj bondezirante la gastojn kiuj partoprenas en la aktivecoj.

Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo, diris en sia salutparolado, ke ĉi-jare estas la 75a datreveno de fondiĝo de nova Ĉinio, la 75-jariĝo de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj ankaŭ la komenciĝo de “Ĉina-Rusa Kultura Jaro”. Strategie gvidate de la dulandaj ŝtatestroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio restas en la plej alta nivelo en la historio, kaj tio starigis ekzemplon por novtipaj rilatoj inter potencoj. ĈKG, kiel ĉina ŝtata stacio de brodkasto kaj televido, ĉiam strebas daŭrigi la amikecon inter Ĉinio kaj Rusio tra generacioj kaj la intimecon inter la dulandaj popoloj.

Oleg Dobrodeev, prezidanto de la Trarusia Ŝtata Kompanio de Televido kaj Brodkasto, diris en sia salutoparolado, ke ĉi-jare estas la 75-jariĝo de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio; la du landoj procedas pri dialogo surbaze de reciproka respekto kaj strebas antaŭenigi egalan kunlaboron kaj komunan prosperon; kaj la kunlaboro de ĉinaj kaj rusaj komunikiloj estas grava ĉeno meze de kulturaj interŝanĝoj.

Margarita Simonyan, ĉefdirektoro de la Rusa Televido RT, sugestis, ke en la lastaj jaroj la duflanka kunlaboro estas senĉese akcelata, kaj la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio atingis la plej altan nivelon en la historio, kaj ke sur tia fono la interŝanĝo kaj kunlaboro inter la dulandaj komunikiloj ĉiam iras profunden. Ŝi diris ankaŭ, ke ĉi tiuj kulture interŝanĝaj aktivecoj por celebri la 75-jariĝon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio povas pli bone komprenigi al rusaj diversaj rondoj Ĉinion en la nova epoko.

Pavel Negoitsa, direktoro de la rusa ĵurnalo Russian Gazette, indikis, ke la kunlaboro inter ĉinaj kaj rusaj amaskomunikilaj institucioj profundiĝas jarpostjare kaj akiras riĉajn fruktojn, kaj tio estas brilo de la dulanda interŝanĝo en la kultura kampo. Li diris ankaŭ, ke Russian Gazette kaj ĈKG havas bonan kunlaboron.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree