Rusaj amaskomunikiloj marde komencis elsendi la ruslingvan eldonon de la tria sezono de la programo "Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping".
La elsendoj venas kiam la ĉina prezidanto alvenis al la rusa urbo Kazan por la 16a Pintkunveno de BRICS.
La gratulletero de la Rusa Prezidenta Oficejo deklaris, ke ekde 2019, la programo "Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping" produktita de Ĉina Komunikila Grupo estas elsendita en Rusio. Ĉi tiu elstara kultura interŝanĝo-projekto daŭras ĝis hodiaŭ, fariĝante tradiciojn por rusaj amaskomunikiloj. Ĉi-jare estas la 75a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio. La rilatoj inter la du landoj estas nuntempe en sia plej bona periodo en la historio.