La 23an de oktobro laŭ la loka tempo, okaze de la 16a Pintkunveno de BRICS, la komunikila dialogo, kune organizita de Ĉina Komunikila Grupo kaj la Trarusia Ŝtata Kompanio de Televido kaj Brodkasto, okazis en Kazan. Kun la temo “Interŝanĝo, Lernado Unu de la Alia kaj Komuna Sorto”, registaraj oficistoj kaj ĉefaj komunikilaj respondeculoj el la ŝtato-membroj de BRICS faris profundan interŝanĝon pri kiel bone rakonti modernigajn rakontojn de la BRICS-landoj kaj kiel disvastigi al la mondo ĉiuflankajn, objektivajn kaj justajn informojn, esperante, ke en la estonteco la BRICS-landaj amaskomunikiloj povos plie kunigi komunajn ideojn, profundigi kunlaboron, lerni unu de la alia, kune eligi al la mondo epokajn voĉojn por justeco, senpartieco kaj komuna disvolvado, kaj fine kontribui komunikilan forton por la komunumo kun komuna estonteco por la homaro.
Respondeculoj de ĉefaj komunikiloj, reprezentantoj de registaraj institucioj kaj fakuloj de altlernejoj kaj pensofabrikoj el Ĉinio, Rusio, Brazilo, Sud-Afriko, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Irano, Belorusio kaj aliaj ĉeestis la dialogan kunvenon.
En la kunveno Shen Hiaxiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo faris salutparoladon. Li diris, ke BRICS-landaj amaskomunikiloj ĉiam tenas la BRICS-spiriton de malfermo, inkluzivo, kunlaboro kaj kungajno, strebante esti disvastigantoj de komunaj valoroj, protektantoj de civiliza diverseco kaj gvidantoj de homkultura kunlaboro. Li esperis, ke la granda familio de BRICS-landaj amaskomunikiloj, kondukate de la kvin konceptoj proponitaj de prezidanto Xi Jinping en la kazana renkontiĝo, t.e. paco, novigo, verdo, justo kaj homkultura kunlaboro, kaj prenante kiel celojn la komunajn ideojn formitajn de la BRICS-landaj gvidantoj kaj kiel ligilon striktan kunlaboron inter la BRICS-landaj amaskomunikiloj, amikiĝos koron ĉe koro, marŝos manon en mano, kaj metos pli da energio al la BRICS-kunlaboro kaj faros pli novan planon.