Xi: Ĉinio disvolvos amikan kunlaboron kun Irano malgraŭ ŝanĝoj de internacia situacio
Qiujieming Publikigita: 2024-10-24 11:02:06

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke kiom ajn ŝanĝiĝos la internacia kaj regiona situacio, Ĉinio senŝanceliĝe disvolvos amikan kunlaboron kun Irano.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun irana prezidento Masoud Pezeshkian okaze de la 16a Pintkunveno de BRICS.

Xi diris, ke Irano estas lando kun grava regiona kaj internacia influo kaj bona amiko kaj partnero de Ĉinio.

Li aldonis, la ĉina flanko subtenas Iranon protekti naciajn suverenecon, sekurecon kaj nacian dignon, senĉese antaŭenpuŝi sian propran ekonomian kaj socian disvolviĝon, kaj plibonigon kaj profundigon de bonnajbaraj kaj amikaj rilatoj kun najbaraj landoj.

Xi gratulis kaj bonvenigis la partoprenon de Irano en la Pintkunveno de BRICS unuafoje kiel plena membro, atentigante, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Irano ene de BRICS kaj aliaj plurflankaj kadroj, pligrandigi la influon kaj voĉon de la Tutmonda Sudo, kaj antaŭenpuŝi la disvolviĝon de la internacia ordo en pli justa kaj racia direkto.

Pezeshkian diris, ke Ĉinio estas la plej grava partnero de Irano por kunlaboro, kaj la ampleksa strategia partnereco kaj kunlaboro en diversaj kampoj, kaj Irano kaj Ĉinio konservis solidan impeton de disvolvado.

Li diris, ke Irano esperas fari komunajn klopodojn kun Ĉinio por efektivigi sian ampleksan kunlaboran planon, profundigi duflankan kunlaboron en konektebleco, infrastrukturo, pura energio kaj aliaj kampoj kaj atingi pliajn rezultojn, kio ne nur akcelos la nacian disvolvadon de Irano, sed ankaŭ kontribuos al regiona paco kaj stabileco.

Xi montris, ke Ĉinio profunde zorgas pri la nuna situacio en Mezoriento, dirante, ke frua batalhalto kaj fino de milito en Gazao estas la ŝlosilo por mildigi regionajn streĉitecojn.

Li aldonis, ke la internacia komunumo kunlaboru por instigi koncernajn partiojn serioze efektivigi la rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN kaj eviti plian malstabilecon en la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree