Xi urĝas landojn de "BRICS +" subteni pacon kaj atingi komunan sekurecon
Qiujieming Publikigita: 2024-10-24 19:35:51

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde alvokis al landoj de "BRICS+" firme subteni pacon kaj klopodi por komuna sekureco.

Xi faris la rimarkojn alparolante la dialogon de gvidantoj de "BRICS+".

Li aldonis, ke landoj de "BRICS+" devas esti stabiliga forto por paco, plifortigi tutmondan sekurecan regadon kaj esplori manierojn trakti kaj la simptomojn kaj radikajn kaŭzojn de tiklaj demandoj.

Rimarkinte, ke la kolektiva leviĝo de la Tutmonda Sudo estas karakteriza trajto de la granda transformo tra la mondo, Xi diris, ke la landoj de Tutmonda Sudo marŝas kune al modernigo, kio estas monumenta en la monda historio kaj senprecedenca en la homa civilizacio.

Xi diris, ke la Tutmonda Sudo aperas por disvolvado kaj prosperas per disvolvado, urĝante landojn de "BRICS+" fari sin la ĉefa movforto por komuna disvolviĝo.

Xi aldonis, ke la landoj de "BRICS+" ludu aktivan kaj gvidantan rolon en la reformado pri tutmonda ekonomia regado, kaj prenu disvolvadon kiel kernon de internacia ekonomia kaj komerca tagordo.

Li diris, ke landoj de "BRICS+" devas esti pledantoj por interŝanĝoj inter civilizacioj, alvokante al landoj de "BRICS+" plifortigi komunikadon kaj dialogon, kaj subteni unu la alian por preni la vojon al modernigo taŭga al iliaj respektivaj naciaj kondiĉoj.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio kunordigos kun aliaj por formi Aliancon por Pensfabrikoj de Tutmonda Sudo por antaŭenigi interpopolajn interŝanĝojn kaj sperto-kundividon en regado.

Li aldonis, ke kiel ajn evoluas la internacia pejzaĝo, Ĉinio ĉiam konservos la Tutmondan Sudon en la koro kaj konservos siajn radikojn en la Tutmonda Sudo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree