Xi: Ĉinio estas sincera amiko kaj proksima partnero por komuna disvolvo kun Egiptio
Qiujieming Publikigita: 2024-10-24 11:04:35

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke Ĉinio volas esti sincera amiko, kiu zorgas unu por la alia kaj proksima partnero por komuna disvolvo kun Egiptio.

Xi faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi okaze de la 16a Pintkunveno de BRICS. Li gratulis kaj bonvenigis la partoprenon de Egiptio en la Pintkunveno de BRICS unuafoje kiel plena membro.

Xi montris, ke ĉi-jare estas la ĉina-egipta jaro por partnereco kaj la 10a datreveno de la starigo de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

Li diris, ke Ĉinio firme subtenas Egiptujon por protekto de siaj naciaj suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj.

Xi diris, ke la du flankoj devas daŭre firme subteni unu la alian, firmigi politikan reciprokan konfidon, profundigi praktikan kunlaboron, kune konstrui la Zonon kaj Vojon kun altkvaliteco, plifortigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj puŝi duflankajn rilatojn al la celo de konstruado de ĉina-egipta komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko.

Sisi denove gratulis pro la 75a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke ekde la starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Egiptio kaj Ĉinio antaŭ 10 jaroj, la du landoj atingis fruktodonajn rezultojn en kunlaboro en diversaj kampoj.

Rimarkinte, ke Ĉinio estas la plej sincera amiko de Egiptio kaj afrikaj landoj, Sisi dankis Ĉinion pro ĝia valora helpo al Egiptio.

Li aldonis, ke Egiptio firme sekvas la principon de unu Ĉinio kaj plene komprenas la ekstreman gravecon de la tajvana demando al Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree