Xi Jinping respondis leteron al ĉiuj universitatanoj de Oceana Universitato de Ĉinio
CMG Publikigita: 2024-10-25 16:07:18

Lastatempe, okaze de la 100a datreveno de fondiĝo de Oceana Universitato de Ĉinio, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, respondis leteron de ĉiuj instruistoj kaj studentoj de la universitato, salutante ilin ĉiujn.

Xi esperis, ke ili, prenante la universitatan 100-jariĝon kiel novan starpunkton, kaj teknologian disvolvon kaj strategian postulon de la ŝtato kiel tirforton, perfektigos sistemon de studfakoj kaj modelon de homa trejnado, plifortigos originalan esploradon pri oceano, kulturos pli da tiaj homoj, kiaj nutras en la menso fluan revon kaj kapablas preni sur sin gravan taskon de epoko, kaj faros pli grandan kontribuon por konstrui potencon de instruado kaj oceano.

Oceana Universitato de Ĉinio fondiĝis en 1924. Lastatempe la tuto de universitatanoj skribis leteron al Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, raportante 100-jaran pasintecon de la universitato, esprimante sian volon konstrui potencon de oceano kaj kontribui sian forton por reprosperigi la nacion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree