Proparolanto de la ĉina ĉeftero sabate kondamnis la gvidanton de Tajvano Lai Ching-te, ke li intence evitis diskuton pri la historia fakto, ke Tajvano revenis al Ĉinio el japana okupado en 1945.
Zhu Fenglian, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, faris la rimarkojn en respondo al amaskomunikiloj koncerne la sensaciigon de Lai pri “konfrontiĝo kaj minaco” dum homoj de ĉiuj rondoj en Tajvano kunvenis por festi la 79an datrevenon de la restarigo de Tajvano en vendredo.
Zhu diris, ke la restarigo de Tajvano kaj ĝia reveno al la patrujo estas grava atingo de la Ĉina Popola Rezistmilito Kontraŭ Japana Agreso de ĉiuj ĉinaj popoloj, inkluzive de tajvanaj samlandanoj, kaj devas esti memoritaj de samlandanoj ambaŭflanke de la Tajvana Markolo.
Zhu diris, ke en tia decida momento, Lai kaj liaj similaj, unuflanke intence evitis diskuton pri la historia fakto de la reveno de Tajvano al Ĉinio kaj aliflanke intence distordis la historion de la ĉina enlanda milito kaj instigis trans-markolan konfrontiĝon, kio denove plene elmontris ilian naturon serĉi “sendependecon”.
Zhu diris, ke la historio de la reveno de Tajvano al Ĉinio ne povas esti forgesita, kaj la historia tendenco de la neevitebla reunuiĝo de la du flankoj ne estas ĉesigita.
Ŝi alvokis tajvanajn samlandanojn adaptiĝi al la tendenco de la historio, kontraŭbatali secesion de “tajvana sendependeco” kaj eksterlandan enmiksiĝon, kaj kunigi manojn kun la ĉeftero por protekti pacon kaj stabilecon ĉe la Tajvana Markolo kaj trakti pacan reunuiĝon.