Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate sendis gratulan mesaĝon al Daniel Francisco Chapo pro lia elektiĝo kiel prezidento de la Respubliko de Mozambiko.
Xi montris, ke Ĉinio kaj Mozambiko havas tradician amikecon. En la lastaj jaroj la du landoj kontinue profundigis politikan reciprokan fidon, gajnis abundajn fruktojn de praktika kunlaboro kaj subtenis unu la alian en aferoj koncerne proprajn kernajn interesojn kaj gravajn prizorgatajn demandojn. "Mi alte atentas disvolvon de la rilatoj kun Mozambiko, volas kun prezidento Chapo klopodi por per la ŝanco de efektivigo de rezultoj de pekina pintkunveno de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo daŭrigi tradician amikecon, profundigi reciproke utilan kunlaboron, antaŭenigi la dulandan strategian kunlaboran partnerecon disvolviĝi kontinue por pli bone profitigi la du popolojn."