Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke la vojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping al la 16-a Pintkunveno de BRICS markis novan ĉapitron de solidareco kaj sinfortiĝo, kaj malfermis novajn perspektivojn por disvolvo kaj prospero de la Tutmonda Sudo.
Wang diris, ke post vojaĝo de Xi al la rusa urbo Kazano, Ĉinio refoje ludis gravan rolon kiel movforto de kunlaboro de BRICS kaj la kerna membro de la Tutmonda Sudo.
Wang rimarkis, ke Xi alvokis landojn de BRICS, kiuj staras ĉe fronto de la Globa Sudo, uzi kolektivan inteligenton kaj forton por protekti pacon, komune agi por formi stabilan forton de paco, reprospero kaj disvolvo, kaj fariĝi ĉefa movforto de komuna disvolvo por kune akceli disvolvon de ĉiuj civilizacioj kaj subteni interŝanĝojn inter civilizacioj.