Israelo kompletigis atakon kontraŭ iranaj celoj
Qiujieming Publikigita: 2024-10-26 15:29:15

Israelaj Defendaj Fortoj (IDF) frue sabate matene diris, ke Israelo kompletigis tion, kion ĝi nomis reprezalia atako kontraŭ militaj celoj en Irano.

Ĝi diris en deklaro, ke IDF provokis “precizajn kaj celitajn” aviadilajn atakojn kontraŭ celoj en pluraj lokoj en Irano, kiel respondo al la atakoj de Irano en la lastaj monatoj.

Iranaj vidintoj diris frue sabate, ke grandaj eksplodoj aŭdiĝis ĉirkaŭ Teherano, la ĉefurbo de Irano. Baldaŭ poste, irana ŝtata mediato IRIB TV raportis, ke la aerdefendo de Irano respondis israelajn strikprovojn per rebato.

La 1an de oktobro, Irano ĵetis proksimume 180 misilojn al israelaj celoj, priskribante la agon kiel reprezalion pro la murdoj de pluraj gvidantoj de regionaj rezistaj grupoj kaj aliaj plendoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree