Proparolanto: Ĉinio urĝas Usonon ĉesi vendi armilojn al Tajvano
Qiujieming Publikigita: 2024-10-27 16:55:21

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj aferoj sabate diris, ke Ĉinio urĝas Usonon tuj ĉesi vendi armilojn al Tajvano kaj ĉesigi ĝiajn danĝerajn movojn, kiuj subfosas pacon kaj stabilecon en la Tajvana Markolo.

La proparolanto faris la rimarkojn respondante al demando de raportisto, ke la usona Ministerio pri Defendo la 26an de oktobro anoncis, ke la usona Ŝtata Departemento aprobis 1,988 miliardojn da usonaj dolaroj en vendado de armiloj al Tajvano.

La proparolanto diris, ke la usona decido uzi Tajvanon por enteni Ĉinion kaj helpi antaŭenigi la “tajvanan sendependecon” per armado de Tajvano kontraŭas la sindevontigon de la usonaj gvidantoj ne subteni “tajvanan sendependecon” kaj la klopodon de la du flankoj stabiligi la ĉina-usonajn rilatojn.

La proparolanto diris, ke Ĉinio prenos firmegajn kontraŭrimedojn kaj prenos ĉiujn necesajn rimedojn por firme defendi nacian suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree