La Nacia Oficejo de Statistiko (NOS) dimanĉe diris, ke la kombinita profito de ĉefaj industriaj entreprenoj en Ĉinio atingis 5,23 duilionojn da juanoj (735,41 miliardoj da usonaj dolaroj) en la periodo de januaro ĝis septembro, malkreskante je 3,5 procentoj kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.
Dume, la novaj impetaj industrioj reprezentitaj de altteknologia fabrikado spertis rapidan kreskon. Yu Weining, statistikisto de la NOS diris, ke tio montras la fortikecon de industria ekonomia disvolviĝo.
Yu diris, ke multoblaj faktoroj kontribuis al la malkresko de la profito de industriaj entreprenoj, inkluzive de signifa pliiĝo de la kompara bazo kun la lasta jaro ekde aŭgusto, nesufiĉa efika postulo kaj malpliiĝo de prezoj de industriaj produktaĵoj.