Oktobre, ĉina prezidanto Xi Jinping flugis al Kazan, miljara urbo ĉe la rivero Volgo, por ĉeesti la 16-an Pintkunvenon de BRICS.
Erudiciuloj el multaj landoj ĝenerale opinias, ke la vizito estas fruktodona, elstara, verkis novan ĉapitron por ke la BRICS-landoj unuiĝu kaj plifortigu sin, kaj malfermis novajn perspektivojn por disvolviĝo kaj prospero de la Tutmonda Sudo. Ĉinio denove ludis gravan rolon kiel la spino de BRICS-kunlaboro kaj kerna membro de la Tutmonda Sudo. Fronte al grandaj ŝanĝoj en la mondo, kiuj ne estis vidataj en jarcento, la BRICS-kunlaboro gvidas solidarecon de la Tutmonda Sudo kaj havas gravan kaj ampleksan historian efikon.
Ĉina prezidanto Xi Jinping montris el alta pozicio, ke la komuna modernigo de landoj en la "Tutmonda Sudo" estas grava evento en la monda historio kaj senprecedenca heroaĵo en la procezo de homa civilizacio.