Ĉinio oponas enigon de ĉinaj entoj en eksportkontrolan liston de Usono
CGTN Publikigita: 2024-10-28 20:34:21

Proparolanto de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio diris lunde, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton pro kaj firman oponon kontraŭ la usona movo enigi iujn ĉinajn entojn en eksportkontrolan "liston de entoj" kaj "nekonfirmitan liston".

La proparolanto diris, ke Ĉinio rimarkis la plej novan agadon de Usono, kiu aldonis ses ĉinajn entojn al la "listo de entoj" kaj tri al la "nekonfirmita listo" surbaze de tiel nomataj militaj kaj iran-rilataj demandoj.

Dum longa tempo, Usono ĝeneraligis la koncepton de nacia sekureco, misuzis eksportkontrolajn rimedojn kaj aplikis sankciojn kaj subpremon kontraŭ entreprenoj de aliaj landoj, inkluzive de Ĉinio.

La proparolando diris, ke tiaj agoj grave damaĝis la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉi tiuj entreprenoj, kaj subfosis la sekurecon kaj stabilecon de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj. La proparolanto aldonis, ke la usona flanko devas tuj ĉesigi sian kontraŭleĝan agon, kaj ke Ĉinio prenos necesajn rimedojn por rezolute protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de siaj entreprenoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree