Finna prezidento atingis Pekinon por ŝtata vizito
Pluveta Publikigita: 2024-10-28 17:12:30

Finna prezidento Alexander Stubb atingis Pekinon lunde por kvar-taga ŝtata vizito al Ĉinio.

Laŭ invito de ĉina prezidanto Xi Jinping, finna prezidento Stubb vizitas Ĉinion de la 28-a ĝis la 31-a de oktobro.

Dum la vizito, prezidanto Xi interparolos kun prezidento Stubb. Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Qiang kaj Zhao Leji, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, renkontiĝos kun Stubb por diskuti pri duflankaj rilatoj kaj demandoj de komunaj zorgoj.

La 28-a de oktobro estas la 74-a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Finnlando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree