Xi gratulas Taneti Maamau pro lia reelektiĝo kiel kiribata prezidento
Yu Publikigita: 2024-10-28 17:10:59

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis gratulan mesaĝon al Taneti Maamau pro lia reelektiĝo kiel kiribata prezidento.

Xi diris en sia gratula mesaĝo, ke Ĉinio kaj Kiribato estas bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj.

Xi diris, ke depost la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kiribato en septembro 2019, la du landoj vidis fortiĝantan politikan reciprokan konfidon, fruktodonan praktikan kunlaboron kaj striktajn interpopolajn kaj subnaciajn interŝanĝojn, kaj ke la du flankoj ĉiam komprenis kaj subtenis unu la alian pri demandoj, kiuj koncernas kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn de la du landoj.

Xi rimarkigis, ke li alte taksas la disvolviĝon de la ĉina-kiribataj rilatoj kaj volas labori kun Maamau por antaŭenigi stabilan kaj longdaŭran disvolviĝon de duflankaj rilatoj kaj alporti pli da avantaĝoj al popoloj de la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree