Xi interparolis kun finna prezidento Stubb
Yu Publikigita: 2024-10-29 20:19:34

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun finna prezidento Alexander Stubb en la Granda Popola Halo en Pekino marde posttagmeze.

Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Finnlando por plifortigi strategian kunlaboron, daŭrigi la tradicion de amikeco, plue antaŭenigi la novtipan ĉina-finnan partnerecon akomodiĝan al la estonteco, pli bone profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn kaj fari novajn kontribuojn al paco kaj evoluado de la mondo.

Xi akcentis, ke la plej grava kialo de longdaŭra sana kaj stabila disvolviĝo de la ĉina-finnaj rilatoj kuŝas en tio, ke la du landoj ĉiam respektis kaj egale traktis unu la alian kaj zorgis unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. La ĉina flanko volas plue vastigi kulturajn interŝanĝojn kun Finnlando, kaj decidis inkluzivi Finnlandon en sian unuflankan vizoliberan politikon, bonvenigante pli da finnaj amikoj al Ĉinio por komerco, turismo kaj studado.

Stubb diris, ke Ĉinio akiris mirindajn disvolvajn atingojn. Depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 74 jaroj, Finnlando kaj Ĉinio ĉiam respektis kaj sincere traktis unu la alian kaj faris egalan dialogon, kaj duflankaj rilatoj konservis bonan disvolviĝon, kaj kunlabora areo senĉese vastiĝis, atingante fruktodonajn rezultojn. Li diris, ke Finnlando persistas pri la principo de unu Ĉinio kaj volas kune festi la 75an datrevenon de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio venontjare, daŭrigi striktajn altnivelajn interŝanĝojn, vastigi kulturajn interŝanĝojn kaj profundigi praktikan kunlaboron en kampoj kiel ekonomio, komerco, verda energio kaj daŭripova disvolvado.

Post la interparolado, la du ŝtatestroj atestis la subskribon de pluraj dokumentoj pri duflanka kunlaboro en la kampoj de eduko, akvoutiligo, mediprotekto, cirkla ekonomio kaj agrikulturaj kaj nutraĵaj produktoj.

Samtage ankaŭ ĉina ĉefministro Li Qiang kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso Zhao Leji intervidiĝis kun finna prezidento Alexander Stubb.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree