La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo anoncis marde, ke homekipita spacoŝipo Shenzhou-19 de Ĉinio estos lanĉita laŭ plano je la 4a horo kaj 27 minutoj merkrede matene laŭ pekina tempo de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio.
Lin Xiqiang, vicdirektoro de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo, diris en gazetara konferenco, ke la lanĉo uzos la portoraketon Changzheng-2F, kiu baldaŭ estos plenigita per karburaĵo.
Shenzhou-19 estas la 33a flugmisio de la homekipita spaciala programo de Ĉinio kaj la kvara homekipita misio dum la aplika kaj disvolva etapo de la kosmostacio de Ĉinio.
Lin diris, ke post eniro en orbiton, spacoŝipo Shenzhou-19 faros rapidan, aŭtomatigitan rendevuon kaj kuplon kun la antaŭa aperturo de la kerna modulo Tianhe de la kosmostacio en ĉirkaŭ 6,5 horoj, formante kombinaĵon de tri moduloj kaj tri kosmoŝipoj.
La ŝipanaro de Shenzhou-18, nun en orbito, estas planita reveni al la alteriĝejo Dongfeng la 4an de novembro post la transdono de laboro al la teamo de Shenzhou-19.
Astronaŭtoj Cai Xuzhe, Song Lingdong kaj Wang Haoze plenumos la kosmoflugan mision de Shenzhou-19.