Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, Lin Jian, anoncis merkrede, ke Philemon Yang, prezidanto de la 79a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), vizitos Ĉinion de la 30a de oktobro ĝis la 3a de novembro.
Lin aldonis, ke Yang estas invitita de Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksteraj aferoj.