La lanĉo de la homekipita spacoŝipo Shenzhou-19 estas plene sukcesa, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo.
Ĉinio merkrede lanĉis la homekipitan spacoŝipon Shenzhou-19, sendante tri astronaŭtojn - inkluzive de la unua ina kosma inĝeniero de la lando - al sia orbitanta kosmostacio por ses-monata misio.
La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo diris, ke la spacoŝipo, sur la portoraketo Changzheng-2F, ĵetiĝis matene je 4:27 laŭ pekina tempo de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio. Proksimume 10 minutojn post la lanĉo, la spacoŝipo Shenzhou-19 disiĝis de la raketo kaj eniris sian destinitan orbiton.
La spacoŝipo poste faros rapidan, aŭtomatigitan rendevuon kaj kuplon kun la antaŭa aperturo de la kerna modulo Tianhe de la kosmostacio en ĉirkaŭ 6,5 horoj, formante kombinaĵon de tri moduloj kaj tri kosmoŝipoj.
Shenzhou-19 estas la 33a flugmisio de la homekipita spaciala programo de Ĉinio kaj la kvara homekipita misio dum la aplika kaj disvolva etapo de la kosmostacio de Ĉinio.