Kion Usono intencas atingi per propagando de “spionado el Ĉinio”?
Yu Publikigita: 2024-10-30 20:19:26

Lastatempe, iuj okcidentaj amaskomunikiloj kaj sekretaj servoj denove disvastigis malverajn asertojn pri la tiel nomata "spionada minaco el Ĉinio" kaj akuzis Ĉinion pri "kodumado al la usona telekomunika reto".

Pluraj ĉefaj okcidentaj amaskomunikiloj, inkluzive de The Wall Street Journal kaj The New York Times, lastatempe publikigis rilatajn raportojn diversgrade. Ĉi tiuj amaskomunikiloj pretendis esti "objektivaj kaj justaj". Tamen, en realeco, ili disponigis neniun veran kaj fidindan pruvon por la tiel nomataj "faktoj", kiujn ili citis. La "aŭtentikeco" estas klara.

Malantaŭ tiaj agoj estas komplikaj strategiaj intencoj. La publikigo de tiaj raportoj fare de tiuj amaskomunikiloj montras, ke ili jam fariĝis tre danĝeraj iloj de usona konkuro kontraŭ Ĉinio, kun la celo pliigi la etoson de malfido en la usona politika socio al Ĉinio kaj plifirmigi la tiel nomatan publikan konsenton de konfrontado kontraŭ Ĉinio. Samtempe, la venonta usona registaro povus preni necedeman pozicion en politiko al Ĉinio. 

Kiu estas la vera "Kodumula Imperio" malantaŭ ĉi tiuj politikaj farsoj? Ne estas sekreto, ke la usonaj spionaj servoj delonge konstruas informajn retojn tra la mondo, ŝtelas alilandajn sekretojn kaj enmiksiĝas en la internajn aferojn de aliaj landoj.

Inter ili, Ĉinio estas la ĉefa celo kaj viktimo de usona "retspionado". En la lastaj jaroj, ĉinaj institucioj, inkluzive de la Nordokcidenta Politeknika Universitato kaj la Wuhan-a Sismologia Monitora Centro, estis atakitaj de eksterlandaj kodumulaj grupoj plurfoje. Laŭ ĉinaj esploroj, la atakantoj estas en strikta kontakto kun usonaj sekurecaj aŭtoritatoj. La usona sekreta servo CIA starigis tiel nomatan "Centron por Ĉinaj Misioj" en 2021 por spionado.

Lastatempe, la Ĉina Nacia Centro por Krizokaza Respondo al Komputila Viruso publikigis raporton, kiu konfirmis la supre menciitajn faktojn. Laŭ la raporto, la usona registaro kaj ĝiaj sekretaj servoj kaj la landoj de la "Kvin-okula Alianco" sendistinge spionis kaj subaŭskultis telekomunikajn kaj interretajn uzantojn tutmonde dum longa tempo.

Usono ne povas kaŝi siajn malbonfarojn de fabrikitaj akuzoj, kalumnio kaj kulpigo, kiel ajn ĝi propagandas la tiel nomatan "spionadon el Ĉinio". Male, la reputacio de Usono en la rolo kiel "kodumula imperio" estos plue damaĝita, kio akcelos la bankroton de usona kredindeco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree