Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, babilis dum tetrinkado kun Suzanne Innes-Stubb, edzino de finna prezidento Alexander Stubb, en Pekino marde.
Rimarkinte, ke kaj Ĉinio kaj Finnlando havas longtempajn historiajn tradiciojn kaj profundan kulturan heredaĵon, Peng esprimis la esperon, ke la du flankoj plifortigos interŝanĝojn kaj kunlaboron en kampoj kiel arto kaj vintraj sportoj, kaj senĉese plifortigos la amikecon inter la du popoloj.
Peng esprimis aprezon pro la aktiva sindevontigo de Suzanne al publikaj interesoj kaj prezentis la atingojn de Ĉinio en koncernaj kampoj, rimarkante, ke Ĉinio kaj Finnlando povas dividi valoran sperton por kune plibonigi la bonfarton de la du popoloj.
Suzanne esprimis profundan aprezon pro la longdaŭraj klopodoj de Peng por antaŭenigo de la rajtoj de virinoj kaj infanoj en la mondo. Ŝi esprimis ankaŭ sian volon plu antaŭenigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn inter Finnlando kaj Ĉinio.