Xi emfazas antaŭenigon de reformo en studsesio por altrangaj oficialuloj
Yu Publikigita: 2024-10-30 08:48:58

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde alvokis kunigi fortojn por progresigi reformon en stabila kaj daŭra maniero, kiam li alparolis altrangajn oficistojn, kiuj ĉeestis la studsesion de la centra partia lernejo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la malfermo de la studsesio en la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la KPĈ (Nacia Akademio de Regado) por ĉefaj oficialuloj sur la provinca kaj ministra nivelo.

La sesio temas pri efektivigo de la gvidprincipoj de la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la KPĈ, kiu lanĉis unupakan planon pri ampleksaj reformoj por la lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree