Ĉina ambasadoro al Aŭstralio aplaŭdas sukceson de unua jardeko de ampleksa strategia partnereco
Yu Publikigita: 2024-10-31 16:59:30

Ĉina ambasadoro al Aŭstralio Xiao Qian merkrede aplaŭdis la efektivajn profitojn al ambaŭ landoj el la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Aŭstralio.

Dum parolado en la Aŭstralia-Ĉina Ekonomia Kunlabora Forumo 2024 okazigita en Hobarto, ĉefurbo de la insula ŝtato Tasmanio, Xiao merkrede nokte bonvenigis la lastatempan praktikan kunlaboron inter la du landoj.

Li diris, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Aŭstralio pri sunenergia teknologio fariĝis modela kazo por la tutmonda verdenergia afero kaj ke kreskantaj programoj de kulturaj kaj edukaj interŝanĝoj plifortigis la ligitecon inter la landoj.

"De post la starigo de la ĉina-aŭstralia ampleksa strategia partnereco, nia ekonomia kaj komerca kunlaboro atingis novan nivelon, alportante efektivajn profitojn al la du popoloj," diris Xiao.

Xiao diris, ke la du landoj devas kune labori por konstrui pli maturan, stabilan kaj fruktodonan ampleksan strategian partnerecon kaj plifortigi tradician kunlaboron en komerco, energio kaj mina industrio dum plena utiligo de la komplementaj avantaĝoj en la kampoj de klimata ŝanĝiĝo, energitransiro kaj novigado.

Ĉinio kaj Aŭstralio starigis ampleksan strategian partnerecon en 2014.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree