Baldaŭ okazos la 7a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj produktoj el diversaj landoj tra la mondo komencos sian vojaĝon en ĈIIE. Avokadoj el suda Afriko, mojosa Jaguar aŭtomobilo kaj avangardaj magnet-rezonancaj imagomaŝinoj kaj aliaj produktoj atingis la ekspoziciejon en la 22a de oktobro; grupo da produktoj de "nigraj teknologioj", kiel ne inflatablaj pneŭmatikoj por luna-sondilo, AI-sistemoj, kiuj povas averti pri konduto de demencio kaj ankaŭ novaj elektroveturiloj kun energio-rezervado aperos unu post la alia.
La kurantjara ĈIIE ankaŭ liveros pli ol 120 senpagajn lokojn por entreprenoj el 37 plej neevoluaj landoj, grandigos la areon de la afrika produktozono kaj eksponos afrikajn karakterizajn agrikulturajn produktojn kiel kafon, sojfabon, ktp. Samtempe ni fortigos kunlaboron kun tiuj landoj en la kampo de inspekto kaj kvaranteno kaj subtenos pli multajn produktojn konformajn al normoj por eniri en la ĉinan merkaton.
Multaj partoprenantoj ĉi-jare diris, ke la proceduro de ĉi-jara ĈIIE estas pli facila kaj efektiva. Multaj portoj en Ŝanhajo konstruis specialajn areojn kaj konservajn lokojn por partoprenantoj de la ĈIIE kaj realigis tuttagan ekzamenon, senhaltan eniron kaj foriron, certigante altefikan trapason de eksponaĵoj. Precipe por nutraj produktoj de bestoj kaj plantoj, kun garantio de elimino de epidemia transmiso de bestoj kaj plantoj, estas permesataj tiaj produktoj sen sana atestilo aŭ kvarantena certifiko de bestoj kaj plantoj de eksportlando aŭ regiono. Dank’al tiuj rimedoj, akvaj produktoj, kiel sudkorea frigita salmonkripto, kiuj unufoje eniris Ĉinion, povas rapide trapasi la doganejon kaj aperi en la ĈIIE.
Cetere la retservo por la ekspozicio estas pli oportuna. La aplikaĵo "Dr. Jin" por faciligi partoprenantojn finis altan precizan modelon de la tuta pavilono por realigi sensenŝanĝon de navigo interne kaj ekster la pavilono. Samtempe ni provizas per transportoj, dokumentaj demandoj kaj aliaj servoj por komercistoj. La aplikaĵo ankaŭ integras informatikon kaj multlingvajn versiojn por konsultoj.
Kiel eksperimenta platformo por akceli la liberan kaj ciferecigan komercon, la ĉina registaro per la ĈIIE kiel malferma fenestro, publikigis serion da reguloj kaj normoj por resumi spertojn kaj referencojn al plialtnivela malfermo.
Mi kredas, ke per subteno de serio da oportunaj politikoj, la ĈIIE ĉijare ne nur kunvenos mondajn mirindaĵojn, sed ankaŭ antaŭenigos plu altnivelan malfermon kaj dividos koloran futuron kun la mondo.