Doganaj datumoj montris merkrede, ke en la antaŭaj tri trimestroj de 2024, la ekstera komerco de la eksperimentaj liberkomercaj zonoj de Ĉinio pligrandiĝis je 11,99 procentoj kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.
Totalaj importoj kaj eksportoj de ĉi tiuj eksperimentaj liberkomercaj zonoj atingis 6,09 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 853,1 miliardojn da usonaj dolaroj) dum la periodo, laŭ la Ĝenerala Administracio de Doganoj.
La datumoj montris ankaŭ, ke la eksportado kreskis je 16,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 2,74 duilionoj da juanoj, dum la importado kreskis je 8,83% ĝis 3,35 duilionoj da juanoj.