Malgraŭ multaj negativaj voĉoj, la Eŭropa Komisiono anoncis marde, ke ĝi definitive trudos kontraŭsubvenciajn impostojn al elektraj veturiloj importitaj el Ĉinio por periodo de kvin jaroj ekde ĵaŭdo. La ĉina flanko esprimis malkonsenton pri ĉi tiu rezulto kaj jam komencis disputsolvan proceduron ĉe la Monda Organizo pri Komerco.
La rimedoj de EU estas "neraciaj kaj kontraŭleĝaj" kaj, sub la preteksto de "justa konkurenco", estas fakte "maljusta konkurenco" pro tio, ke ili estas protektismaj komercaj praktikoj, kiuj ne nur influos kunlaboron en industriaj kaj provizaj ĉenoj inter Ĉinio kaj EU, sed ankaŭ pliigos la ŝarĝon sur eŭropaj konsumantoj kaj malbonigos la investan medion en EU.
De ekonomia perspektivo, tio ĉefe damaĝas la stabilecon de industriaj kaj provizaj ĉenoj en la aŭtomobila industrio kaj damaĝas la interesojn de eŭropaj aŭtofabrikantoj kaj konsumantoj. Samtempe, investa kunlaboro inter Ĉinio kaj EU estas negative tuŝita kaj la komerca medio en Eŭropo estas maltrankviliga. Krome, per tiu ĉi ago EU subfosas sian propran verdan transformiĝon kaj klopodojn en la tutmonda batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo.
De pli profunda perspektivo, estas evidente, ke la ago de EU pligrandigos internajn dissplitiĝojn ene de EU kaj portos politikajn kostojn. La nuna ekonomia malegaleco en Eŭropo, la problemoj de energisekureco kaj la leviĝo de dekstraj fortoj intensigas la sociajn dividiĝojn. Ekzistas ankaŭ diferencaj opinioj ene de EU pri aldonaj tarifoj al ĉinaj elektraj veturiloj. Hungara ĉefministro Viktor Orbán kaj germana ĉefministro Olaf Scholz plurfoje atentigis, ke ĉi tiu ago estas malutila al la konkurencivo de EU.
Kiel la plej granda regiona ekonomia bloko de la mondo, la pasinta sukceso de EU estas atribuita al libera komerco kaj justa konkurenco, kaj EU ankaŭ apogos sin sur tio por akiri pli da atingoj en la estonteco. Fakte, koncerne la aŭtomobilan industrion, estas multaj terenoj por kunlaboro inter Ĉinio kaj EU, ekzemple por plene utiligi komplementecon, kundividi grandajn merkatojn, kaj kunlabori en produktkapablo, veturilaj baterio kaj teknologio.
Oni rimarkis, ke EU volas daŭrigi diskutojn kun Ĉinio pri prezaj promesoj. Ĉinio ĉiam insistas solvi komercajn disputojn per dialogo kaj konsiliĝo, kaj esperas, ke la du flankoj renkontos unu la alian duonvoje, konsideros la ĉefajn zorgojn unu al la alia kaj atingos reciproke akcepteblan solvon kiel eble plej baldaŭ.