Ĉina-usona financa laborgrupo okazigis sesan kunvenon
Yu Publikigita: 2024-11-01 18:51:40

La ĉina centra banko anoncis ĵaŭde, ke la ĉina-usona financa laborgrupo okazigis sian sesan kunvenon en la usona ĉefurbo Vaŝingtono.

Xuan Changneng, vicestro de la Ĉina Popola Banko, kaj Brent Neiman, vicministro pri internacia financo en la Financa Ministerio de Usono, kunprezidis la kunvenon.

Laŭ deklaro de la Ĉina Popola Banko, la du flankoj faris "profesian, pragmatan, sinceran kaj konstrueman komunikadon" pri diversaj financaj politikaj temoj de komuna zorgo, inkluzive de la makroekonomiaj kaj financaj situacioj de la du landoj, monaj kaj financaj politikoj, financa stabileco kaj reguligo, kapitalaj merkatoj, batalo kontraŭ monlavado kaj terorisma financado.

La ĉina flanko informis la usonan flankon pri pako da rimedoj lanĉitaj de ĉinaj financaj reguligantoj por subteni stabilan ekonomian kreskon. Dume la ĉina delegacio esprimis zorgojn al la usona flanko rilate iujn demandojn.

En la kunveno, la partoprenantoj aŭskultis raportojn de ĉinaj kaj usonaj specialistoj pri la kompilo de pagobilanco, krizkomuniko pri tutmondaj sisteme gravaj bankoj, klimato kaj asekurindustriaj riskoj.

Laŭ deklaro de la Ĉina Popola Banko, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri kiel plifortigi kunlaboron pri la kontrolado de translandaj financaj servoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree