
Vendrede posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun slovaka ĉefministro Robert Fico, kiu estas en Ĉinio por oficiala vizito.
Xi montris, ke ĉi-jare estas la 75-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Slovakio. Post disvolviĝo en tri kvaronoj de jarcento, la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Slovakio estas plena de vigleco, kaj kunlaboro en diversaj kampoj akiris fruktodonajn rezultojn, profitigante la du popolojn. Altigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Slovakio al strategia partnereco konformas al la estontaj disvolvaj postuloj de ambaŭ landoj kaj injektos novan kaj grandan impulson al la duflanka kunlaboro. Ĉinio volas labori kun Slovakio por malfermi novan ĉapitron en la rilatoj inter la du landoj kaj movi ĝin al pli alta nivelo.
Fico diris: "Estimata prezidanto, Slovakio firme persistas en la politiko de unu Ĉinio. Tio estas bazo de nia duflanka kunlaboro. Hodiaŭ mi alportis grandan delegacion el Slovakio, kiu eble estas la plej granda sub la gvidado de slovaka ĉefministro por eksterlanda vizito. Ni fokusiĝas al kunlaboro ne nur en la ekonomia kampo, sed ankaŭ en la kampoj de interpopolaj, kulturaj kaj sportaj interŝanĝoj."