La Usona Ambasadorejo en Filipinioj lastatempe anoncis, ke Usono asignos 8 milionojn da dolaroj por modernigi la Filipinan Marbordan Gvardion. Unuavide, ĉi tio ŝajnas esti "dolĉaĵo" por subteni Filipinojn en la provokoj en la Suda Ĉina Maro kadre de la Hind-Pacifika Strategio de Usono. Sed malantaŭ ĉi tiu "dolĉaĵo" estas granda kosto por Filipinoj.
Jam en aprilo de la kuranta jaro Usono uzis komunajn militekzercojn kun Filipinoj por loki mezdistancajn misilojn sur la insulo Luzono. Kion signifas, ke nuklea potenco lokas ofensivajn strategiajn armilojn ĉe la sojlo de alia lando? Tio sendube estas grava minaco al regiona paco, provokas vetarmadon kaj kaŭzas streĉecon kaj konfrontiĝon.
La demando estas: Kial la filipina registaro sub la nuna gvidanto prenas submetiĝeman sintenon al Usono, kvazaŭ Usono diktus la decidojn de la lando? Historie, Filipinoj estis usona kolonio dum longa tempo kaj estas forte influita de kolonia kulturo. La nuna situacio montras gravan strategian misjuĝon de la filipina registaro, kiu opinias, ke Usono kiel protekta forto estas valora aktivo. Tamen, ĝi ne povas konscii, ke Filipinoj estas fakte nur peono en la geopolitika ludo de Usono.
Kvankam ŝajnas, ke Usono liveras financan subtenon, multaj analizistoj suspektas, ke ĉi tio estas malplena promeso. Esence, la simbola signifo superas la realan profiton kaj finfine Usono estos la vera gajnanto. Ne plu estas sekreto, ke Usono rikoltas grandajn profitojn je minimumaj kostoj per kombino de helpaj fondusoj kaj kreado de militaj riskoj. Ĉi tio estis konfirmita en la usona helpo al Ukrainio. Komence de ĉi tiu jaro, usona ŝtatsekretario Antony Blinken asertis, ke "la plej granda parto de la helpo al Ukrainio revenos al Usono kaj kreos multajn laborpostenojn por Usono".
Se la filipina registaro daŭrigus ĉi tiun agon de blinda fideleco, ĝi perdos sian sendependecon kaj liberecon kaj fariĝos peono en bataloj de la ĉefaj potencoj. Tio povas ne nur malstabiligi Filipinojn, sed ankaŭ kaŭzi internajn konfliktojn kaj profundajn sociajn dividiĝojn.