La 2-an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al reĝo Filipe VI de Hispanio pro serioza pluvego kaj inundo en Hispanio.
Xi Jinping diris, ke li estis ŝokita scii, ke seriozaj pluvegoj kaj inundoj okazis en multaj lokoj en Hispanio, kaŭzante gravajn perdojn de homoj kaj proprietoj. Nome de la ĉinaj registaro kaj la popolo, li esprimas sian profundan funebron al la viktimoj kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj vunditoj. Li kredas, ke sub la gvidado de reĝo Filipe VI kaj la hispana registaro, la homoj de la trafitaj regionoj povos venki la katastrofon kaj rekonstrui siajn hejmojn kiel eble plej baldaŭ.