La 30-an de oktobro laŭla loka tempo estis starigita en Lima, Peruo, elsendo de la altkvalitaj filmoj kaj televidaj programoj de Ĉina Komunikila Grupo. Pli ol 20 delikataj programoj, inkluzive de "La Vojo al Prospero", estis elsenditaj sinsekve en ĉefaj amaskomunikiloj de Peruo.
Gustavo Lino Adrianzén Olaya, prezidanto de la Perua Konsilio de Ministroj, kaj Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), faris videoparoladojn. Ankaŭ ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladojn ĉina diplomatia sendito en Peruo, plenuma prezidanto de la Perua Nacia Radio kaj Televida Grupo kaj aliaj.
Shen Haixiong diris, ke en junio de la kuranta jaro, dum ilia interparolo en Pekino, prezidanto Xi Jinping kaj prezidanto Boruart proponis daŭre antaŭenpuŝi tradician amikecon, profundigi reciproke utilan kunlaboron kaj antaŭenigi ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Peruo por nova nivelo. ĈKG kaj la peruaj amaskomunikiloj organizis ĉi tiun altkvalitan filmon kaj televidan programon por aktive efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plu intensigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Peruo, antaŭenigi Ĉina-Peruan amikecon profunde enradikiĝi en la korojn de la popoloj, kaj kune krei pli bonan novan estontecon por la rilatoj inter la du landoj.
Ĉi tiu ekspozicio donis ŝancon al peruaj amikoj plene sperti la sincerecon kaj amikecon de la ĉina popolo kaj la amplekson kaj profundecon de la ĉina kulturo per la dokumentaj filmoj "La Vojo al Prospero", "Sekvi Spuron de la Ĉina Drako", "La Vojaĝo de Kapsikoj" kaj la televidserio "La Suno Estas Kun Mi" kaj aliaj bonkvalitaj programoj.