Laŭ novaĵo publikigita de Stabestroj de Korea Respubliko en la 3-a de novembro, Sud-Koreio, Usono kaj Japanio okazigis komunan aermanovron tiutage, kaj usonaj strategiaj bombaviadiloj B-1B partoprenis en la manovro.
La Stabestroj de Sud-Koreio deklaris, ke tiu manovro respondis al la testlanĉo de Nord-Koreio de nova interkontinenta balistika misilo la 31-an de oktobro.