
La 3-an de novembro, prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Wesley W. Simina, prezidento de la Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio por gratuli Mikronezion pro la 38-a datreveno de ĝia sendependiĝo.
Xi Jinping montris, ke Ĉinio kaj Mikronezio estas bonaj amikoj kaj partneroj, kiuj respektas unu la alian kaj disvolviĝas kune. Prezidento sukcese faris ŝtatan viziton al Ĉinio en aprilo de la kuranta jaro, kaj Ĉinio kaj Mikronezio atingis gravan konsenton pri la estonta disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Ĉinio donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj kaj volas kunlabori kun Mikronezio por antaŭenigi la dulandajn rilatojn por akiri pli fruktodonajn rezultojn kaj pli bone profitigi la du popolojn.