Li Xi faris oficialan amikan viziton al Italio
Mirinda Publikigita: 2024-11-04 11:22:17

Invitite de la itala Senato, Li Xi, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Centra Komisiono por Disciplina Inspektado, gvidis delegacion de la KPĈ fari oficialan amikan viziton al Italio ekde la 30-a de oktobro al la 2-a de novembro. Ili renkontiĝis respektive kun itala senata prezidanto Ignazio La Russa kaj la vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Antonio Tajani.

Li Xi diris, ke Ĉinio kaj Italio ambaŭ estas landoj kun antikvaj civilizacioj, kaj la antikva Silka Vojo kunligis la du landojn, kiuj disiĝas je miloj da mejloj. Ĉi-jare estas la 20-a datreveno de la starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Italio, prezidanto Xi Jinping sukcese renkontiĝis kun ĉefministro Meloni, kiu vizitis Ĉinion en julio, kaj donis direkton por la estonta disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Ambaŭ flankoj devas efektivigi la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj, profundigi politikan reciprokan konfidon, persisiti en malfermo kaj kungajno, vastigi reciproke utilan kunlaboron, intensigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn, plifortigi komunikadon kaj kunordigon en multflankaj institucioj, kaj atingi pli bonan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Italio en la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree