Laŭ la oficejo de Ĉina Homloĝata Spaca Inĝenierio, je la 01:24 de la 4-a de novembro de 2024, laŭ la pekina tempo, la revenkapsulo de la homekipita kosmoŝipo Shenzhou-18 sukcese alteriĝis ĉe la Dongfeng alteriĝejo. Medicinistoj konfirmis bonan sanstaton de astronaŭtoj Ye Guangfu, Li Cong , Li Guangsu, kaj la misio de la Shenzhou-18 estis komplete sukcesa.
La homekipita kosmoŝipo Shenzhou-18 estis lanĉita en la Jiuquan-a Satelita Lanĉa Centro la 25-an de aprilo de 2024. La tri astronaŭtoj restis sur la orbito dum 192 tagoj, dume ili faris du eksterkapsulajn agadojn, rompante la rekordon de ĉinaj astronaŭtoj pri eksteraj agadoj kaj plenumis instaladon de protektaj aparatoj konstraŭ spacaj rompopecetoj sur la kosmostacio kaj multfojan transportadon de objektoj el la kajuto.