La 4an de novembro en Pekino, la 12-a kunveno de la Konstanta Komitato de la 14-a Nacia Popola Kongreso okazigis sian unuan plenan sesion en la Granda Popola Halo. Prezidanto Zhao Leji prezidis la sesion.
La sesio aŭskultis raportojn de la Konstitucia kaj Leĝa Komitato de la Nacia Popola Kongreso pri la rezultoj de la revizio de Leĝprojektoj pri AntaŭLerneja edukado, pri la rezultoj de la revizio de la Leĝo pri Protekto de Kulturaj Restaĵoj, pri la rezultoj de la revizio de la Leĝo pri Mineralaj Resursoj, pri la rezultoj de la revizio de la LeĝProjekto pri Energio, pri la rezultoj de la revizio de la projekto de amendo al la Leĝo kontraŭ Monlavado, kaj pri la rezultoj de la revizio de la projekto de amendo al la Leĝo pri Superrigardo.