Lastatempe, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto, kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, respondis al ĉiuj kamaradoj de la "Laoyangshu-a Prelego-Halo" en Yangpu Distrikto, Ŝanhajo, esprimante korajn salutojn kaj ardajn esperojn al ili.
Xi Jinping montris, ke estas tre signife por vi uzi la personajn spertojn por rakonti al civitanoj pri historio, novigaj teorioj de la partio kaj la ĝojigaj ŝanĝoj, kiuj okazis en Ŝanhajo en la nova epoko.
Xi Jinping emfazis, ke popolaj urboj estas konstruitaj de la homoj kaj por la homoj. Mi esperas, ke vi daŭre rakontos la viglajn historiojn ĉirkaŭ vi, instigos pli da civitanoj profunde praktiki la koncepton pri popola urbo, aktive partoprenos en urbaj konstruado kaj regado, konstruos harmonian kaj belan urbon kaj kreos feliĉan kaj belan vivon.