Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la elektita prezidento de Fiĝioj
La 5-an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Ratu Naiqama Lalabalavu por gratuli lin pro elektiĝo kiel prezidanto de Fiĝioj.

Xi Jinping diris, ke Fiĝioj estas la unua pacifika insula lando kiu establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj ekde la starigo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ 49 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Fiĝioj faris grandan progreson, plibonigante la bonfarton de la du popoloj kaj antaŭenigante pacon, stabilecon kaj disvolviĝon en la regiono kaj eĉ en la mondo. Xi emfazis, ke li donas grandan gravecon al disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Fiĝioj kaj volas kunlabori kun sinjoro prezidento por antaŭenigi daŭran, sanan kaj stabilan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj kaj pli bone profitigi la du popolojn.