“La firma volo de Ĉinio, antaŭenigi eksteran malfermon de altkvalita nivelo kaj strukturi malfermitan mondan ekonomion, sentigas en ni animan vigliĝon.” La 5an de novembro, en la 7a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), pluraj altranguloj de internaciaj kompanioj, kiel Jean-Christophe Pointeau, la ĝenerala direktoro de la ĉina regiono de la usona kompanio Pfizer, kaj Jean-Paul Agon, la prezidanto de la grupo L’Oreal, rakontis al raportisto, ke ĈIIE ĉiujare alvenas akurate; ĝi injektas “kardiotonikon” al la mondaj entreprenoj, kiuj dividas disvolvajn eblecojn de Ĉinio, kaj ankaŭ plifortigas ilian memfidon por profunde fari plugadon en la ĉina merkato.
La 7a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazas de la 5a ĝis la 11a de novembro en Ŝanhajo, Ĉinio. Gvidantoj el 152 landoj, regionoj kaj internaciaj organizaĵoj kaj ĉ. 1 500 reprezentantoj el politikaj, komercaj kaj akademiaj rondo ĉeestis la malferman ceremonion; 3 496 komercistoj el 129 landoj kaj regionoj partoprenas en la ekspozcio, kaj la nombro de landoj kaj entreprenoj ĉiu superis tiun en la pasintjara ĈIIE; estas 297 entreprenoj, kiuj venis el la 500 potencaj kaj gvidaj en la mondo kaj tio estas nova historia rekordo; la ekspozicia areo estas grandega kaj daŭre posedas pli ol 360 kvadratajn kilometrojn; estas 186 entreprenoj kiuj fariĝis “sen forpermeso”… Ĉio tio ĉi montras, ke la ĉina merkato kaj ĈIIE estas allogaj, kaj prezentas ke, malfermo kaj kunlaboro, interprofitigo kaj kungajno, estas komuna deziro de ĉiuj partioj.
Donitaĵoj diras, ke en la ses antaŭaj ĈIIE trovis sin proksimume 2 500 eroj, kiuj ampleksas novajn produktaĵojn, novajn teknologiojn kaj novajn servojn, kaj ilia totala sumo superis 420 miliardojn da usonaj dolaroj. Kaj tio malfermis vastan disvolvan spacon por internaciaj entreprenoj.
Gu Yushao, la tergloba altranga vicdirektoro de la kompanio Medtronic kaj ĝenerala direktoro de ties ĉina regiono, rakontis al la rubriko Komento de ĈRI: “Per tiu ĉi malfermita fenestro de ĈIIE ni sentas senlimajn ŝancojn en la ĉina merkato kaj ankaŭ profundigas bonan kunlaboran rilaton kun diversajn rondoj”.
Laŭtakse, ĉi tiu ĈIIE havas pli ol 400 novajn produktojn, novajn teknologiojn kaj novajn servojn. Marc Horn, la tergloba plenumanta direktoro de la grupo Merck, diris al Komento, ke la ĉina novkvalita produktivo ne sole helpas al la ĉina ekonomio longtempe, sane evolui, sed krome injektas novan energion al la tutmondiĝa proceso kaj teknologia revolucio.
Ĉi-foje la organizanto liveris pli ol 120 senpagajn eksponbudojn al la plej subevoluintaj landoj, kaj 37 plej subevoluintaj landoj ricevis helpon de la organizanto ĉe eksponado de siaj produktoj. Kaj tia aranĝo igis pli da evoluantaj landoj partopreni en la ekonomie tutmondiĝa proceso karakterizita de ĝenerala favoro kaj inkluzivo, kaj el tio diversaj popoloj povas pli juste dividi disvolvajn fruktojn.