Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, inspektis paraŝutajn trupojn en la 4-a de novembro. Li emfazis, ke la paraŝutaj trupoj ludas specialan kaj gravan rolon en la armea sistemo kaj batalsistemo de la armeoj. Necesas ĝisfunde efektivigi la penson plifortigi la armeojn en la nova epoko, efektivigi la militajn strategiajn gvidliniojn de la nova epoko, efektivigi la postulojn por la transformo kaj konstruado de la aerarmeo, amplekse plifortigi trupajn trejnadon kaj preparojn, kaj amplekse plibonigi aerajn batalkapablojn kaj klopodi por konstrui potencan modernan aerforton.
Aŭskultinte la laborraporton de paraŝuta armeo, Xi Jinping faris gravan paroladon. Xi Jinping akcentis la atingojn faritajn en la konstruado de la aeraj trupoj ekde la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li emfazis, ke ni devas memori niajn respondecojn kaj misiojn, plifortigi nian konscion pri militpreparoj kaj fari militan bataladon streĉe kaj solide preta. Estas necese kompreni la karakterizaĵojn kaj leĝojn de la uzo de aeraj fortoj en la moderna militado, ĝisdatigi la pensan koncepton de aeraj operacioj, novigi batalstilojn kaj metodojn de uzado de trupoj kaj plene disvolvi la apartajn avantaĝojn de la aeraj trupoj.