Xi Jinping donis gravajn instrukciojn pri socia laboro
Mirinda Publikigita: 2024-11-06 15:46:52

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, lastatempe donis gravajn instrukciojn pri socia laboro, atentigante, ke la socia laboro estas grava parto de la laboro de la partio kaj la ŝtato, kaj rilatas al la longtempa regado de la partio kaj la longtempa paco kaj stabileco de la lando. Ĝi ankaŭ rilatas al socia harmonio kaj stabileco kaj la feliĉo de la popolo. En la nova epoko, la Centra Komitato de la KPĈ faris serion da gravaj decidoj kaj aranĝoj por antaŭenigi gravajn atingojn en la socia laboro. Nun la socia strukturo de la lando spertas profundajn ŝanĝojn, precipe la rapidan disvolviĝon de emerĝantaj kampoj, la apero de granda nombro da novaj ekonomiaj organizoj kaj novaj sociaj organizoj, kaj la daŭra plivastigo de novaj laborgrupoj alfrontas novajn situaciojn kaj novajn taskojn, kaj devas pruvi novajn respondecojn kaj novajn atingojn. Ni devas persisti en la gvidado sub la Penso pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, plene efektivigi la spiriton de la 20-a Tutlanda Kongreso de la Partio kaj la dua kaj tria plenaj sesioj de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, persisti en la principo kun la popolo kiel kerno, praktiki la amaslinion de la Partio en la nova epoko, kaj senŝanceliĝe iri sur la vojo de socialisma socia regado kun ĉinaj trajtoj. Ni devas plibonigi sistemojn kaj mekanismojn de socia laboro, koncentriĝi pri partia konstruado en novaj ekonomiaj organizoj, novaj sociaj organizoj kaj novaj grupoj de dungitoj, kaj kontinue plifortigi la allogecon kaj influpovon de la Partio en emerĝantaj kampoj por akceli bonkvalitan disvolvon de la socia laboro en la nova epoko.

Xi Jinping emfazis, ke bone fari socian laboron estas la komuna respondeco de la tuta partio.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree