Li Qiang ĉeestis malferman ceremonion de la 7-a ĈIIE kaj faris ĉefparoladon
Mirinda Publikigita: 2024-11-06 13:54:05

La 5-an de novembro, ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis la malferman ceremonion de la 7-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj Hongqiao-a Internacia Ekonomia Forumo en Ŝanhajo kaj faris ĉefparoladon.

Li Qiang diris, ke gastigado de la ĈIIE estas grava rimedo por Ĉinio por plivastigi malfermon kaj kunlaboron, kaj ankaŭ estas solena sindevontigo, kiun ni faris al la mondo. Se la unua ĈIIE estis la unudirekta invito de Ĉinio al la mondo, ĉiu posta ĈIIE estas dudirekta engaĝiĝo inter Ĉinio kaj la mondo, reflektante la komunan aspiron de ĉiuj al malferma kunlaboro. En la nuna mondo, ŝanĝoj dum la pasinta jarcento plirapidiĝas, kontraŭtutmondiĝa tendenco pligrandiĝas, kaj unuflankeco kaj protektismo pliiĝas. Ju pli en tiaj cirkonstancoj ni restas, des pli ni devas persisti en malfermo, plivastigi malfermon, plibonigi malfermon kaj antaŭenigi daŭran pacon, stabilecon, disvolviĝon kaj prosperon.

Li Qiang prezentis tri proponojn: Unue, pli bone atingi malferman konsenton surbaze de respekto al fidindeco kaj promeso. Ĉinio plue vastigos institucian malfermon. Due, pli bone plivastigi malferman spacon dum persisto en reciproka profitigo kaj kungajna rezulto. Ĉinio volas plue malfermi sian gigantan merkaton kaj vere turni la grandan merkaton de Ĉinio en bonegan oportunon por la mondo. Trie, pli bone porti la mision de malfermo en sama sorto. Ĉinio volas kune kun ĉiuj flankoj kunordigi kaj kunlabori en internaciaj ekonomiaj organizoj kaj kunlabori por konstrui malferman mondan ekonomion.

Ĉefministro Anwar bin Ibrahim de Malajzio, uzbeka ĉefministro Abdulla Nigmatovich Aripov, kazaĥa ĉefministro Oljas Bektenov, mongola ĉefministro Luvsannamsrai Oyun-Erdene, kaj ĉefministro Aleksandar Vucic de Serbio ĉeestis al la malferma ceremonio kaj faris paroladojn. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco Ngozi Okonjo-Iweala kaj Rebeca Grynspan, ĝenerala sekretario de la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvo, faris videoparoladon. Ĉirkaŭ 1 500 personoj, i.a. gvidantoj el 152 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj kaj politikaj, komercaj kaj akademiaj reprezentantoj, ĉeestis la malferman ceremonion.

Antaŭ la malferma ceremonio, Li Qiang vizitis la entreprenan ekspozicion. Post la malferma ceremonio, Li vizitis la muzeon kune kun la eksterlandaj gvidantoj ĉeestantaj la kunvenon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree