La 7-an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulleteron al la unua Monda Kongreso pri Klasikaj Studoj.
Xi Jinping montris, ke la steloj de klasika civilizacio estas helaj kaj daŭre nutras kaj inspiras la estontajn generaciojn. Antaŭ pli ol du mil jaroj, la du grandaj civilizacioj de Ĉinio kaj Grekio kompletigis unu la alian ambaŭflanke de la eŭrazia kontinento kaj faris fundamentajn kontribuojn al la evoluo de la homa civilizacio. Ĉinio kaj Grekio kune okazigis la unuan Mondan Kongreson pri Klasikaj Studoj kaj fondis la Ĉinan Klasikan Civilizacian Instituton en Ateno, kiu establis novan platformon por kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter Ĉinio kaj Grekio kaj aliaj landoj de la mondo.
Xi emfazis, ke Ĉinio aktive laboras por antaŭenigi heredon kaj disvolviĝon de civilizacioj, plifortigas internaciajn homkulturajn interŝanĝojn, antaŭenigas dialogon inter tutmondaj civilizacioj, koncentriĝas pri serĉado de saĝo kaj absorbado de nutraĵoj el diversaj civilizacioj, kaj volas labori kun ĉiuj partioj por efektivigi tutmondajn civilizaciajn iniciatojn kaj solvi la komunajn problemojn alfrontatajn de la homaro kaj kune antaŭenigi la disvolviĝon kaj progreson de la homa civilizacio. Li esperas, ke ĉiuj fakuloj kaj kleruloj surŝultros la mision de klasika esplorado kaj faros pli grandajn kontribuojn por antaŭenigi la heredon kaj disvolviĝon de civilizacioj kaj antaŭenigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter civilizacioj.
En la sama tago inaŭguriĝis en Pekino la unua Monda Kongreso pri Klasikaj Studoj, kun la temo "Klasika Civilizacio kaj Moderna Mondo".