La 7-an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Donald Trump pro lia elektiĝo kiel usona prezidento.
Xi Jinping montris, ke la historio diras al ni, ke Ĉinio kaj Usono ambaŭ profitis el kunlaboro kaj perdiĝis el konfrontiĝo. Stabila, sana kaj daŭrigebla ĉin-usona rilato konformas al la komunaj interesoj de ambaŭ landoj kaj al la atendoj de la internacia komunumo. Oni esperas, ke ambaŭ flankoj subtenos la principojn de reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro, plifortigos dialogon kaj komunikadon, ĝuste kontrolos diferencojn, plivastigos reciproke utilan kunlaboron kaj trovos manieron por ke Ĉinio kaj Usono interkonsentu en la nova epoko, kiu profitigos kaj la du landojn kaj la mondon.
En la sama tago, vicprezidanto Han Zheng gratulis al James Vance pro lia elektiĝo kiel usona vicprezidento.