Xi Jinping interparolis kun itala prezidento Sergio Mattarella
Mirinda Publikigita: 2024-11-08 17:56:02

Posttagmeze vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun itala prezidento Sergio Mattarella, kiu faras ŝtatan viziton en Ĉinio. 

Xi Jinping diris, ke ĉi-jare estas la 20-a datreveno de la starigo de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Italio. La du flankoj publikigis agadplanon por plifortigi la ampleksan strategian partnerecon kaj konsentis subteni la honoritan spiriton de la Silka Vojo kaj antaŭenigi la dulandajn rilatojn por eniri novan disvolvan periodon. La mondo hodiaŭ spertas profundajn ŝanĝojn neviditajn en jarcento, kiel du antikvaj civilizacioj, Ĉinio kaj Italio devas antaŭenigi la tradicion de malfermo kaj inkluziveco, antaŭenigi la internacian komunumon por solvi diferencojn per dialogo, venki konfliktojn per kunlaboro kaj konstrui belan mondon harmonian kaj kunekzistan.

Xi Jinping emfazis, ke reciproka respekto, reciproka konfido, reciproka profito kaj kungajno ĉiam devas esti la plej distinga fono de la rilatoj inter Ĉinio kaj Italio. La du flankoj devas plene ludi la rolon de la ĉina-itala registara komitato kaj dialogajn mekanismojn en diversaj kampoj, plifortigi interŝanĝojn, firmigi reciprokan konfidon, daŭre kompreni kaj subteni la ĉefajn interesojn kaj gravajn zorgojn de unu la alian kaj fariĝi reciproke subtenaj strategiaj partneroj. Ĉinio volas plivastigi importadon de altkvalitaj italaj produktoj, subteni reciprokan investon inter entreprenoj de la du landoj, kaj daŭre antaŭenigi kunlaboron en sciencteknologio, mediprotektado, pura energio, aerospaco kaj aliaj kampoj.

Mattarella diris, ke li ankoraŭ havas freŝajn memorojn pri la vizito al Ĉinio en 2017 kaj akcepto de la vizito de prezidanto Xi Jinping al Italio en 2019. Ĉi-jare estas la 700-a datreveno de la forpaso de Marko Polo. La rilatoj inter Marko Polo kaj Ĉinio estas la epitomo de la longdaŭra amikeco inter Italio kaj Ĉinio kaj la reciproka komplementeco de la du civilizacioj. Italio firme sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj ĉiam rigardas Ĉinion kiel gravan kunlaboran partneron. Italio volas labori kun Ĉinio dum okazo celebranta la 20-an datrevenon de la starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Italio kaj Ĉinio por plifortigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco, sciencteknologio, kaj antaŭenigi la dulandajn rilatojn al nova nivelo. Italio dividas similajn poziciojn kun Ĉinio pri multaj gravaj aferoj. Ili ambaŭ kontraŭas protektismon, pledas por reciproka malfermo, kaj pledas plifortigi konstruivan komunikadon, solidarecon kaj kunlaboron por kune respondi al diversaj defioj. 

Post la interparolo, la du ŝtatestroj kune atestis la subskribon de kelkaj kunlaboraj dokumentoj pri kulturo, scienctekniko, edukado, mondaj heredaĵoj kaj aliaj kampoj.

Antaŭ la interparolo, Xi Jinping okazigis bonvenigan ceremonion por Mattarella en la Granda Popola Halo.

Vespere prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan okazigis bonvenigan bankedon por prezidanto Mattarella kaj lia filino Laura en la Ora Halo de la Granda Popola Halo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree