Super niaj kapoj funkcias la terresursa satelito kune disvolvita de Ĉinio kaj Brazilo. La projekto komenciĝis en 1988 kaj evoluigis ses satelitojn, profitigante urboplanadon, katastrofan monitoradon, pluvarbaran protekton kaj aliajn kampojn, kaj disponigante senpagajn datumservojn al evoluantaj landoj en Azio, Afriko kaj Latin-Ameriko. La sepa satelito, Ĉina-Brazila Terresursa Satelito (CBERS) 06 nun estas esplorata.
Luciana Santos, Brazila Ministro pri Scienco, Teknologio kaj Novigo
Nun, la satelito CBERS 06 uzas pli altnivelan kaj specialan teknologion, kiu povas efektivigi telesensan monitoradon. Surbaze de tiu ĉi komuna projekto, Brazilo nun havas kvar satelitojn, kiuj povas kapti pli precizajn realtempajn bildojn de la grundo por kontroli brazilan teritorion, senarbarigon kaj efektivigon de urbaj kaj agrikulturaj politikoj. Tio estas granda atingo por la popoloj de Ĉinio kaj Brazilo, ĉar ĝi antaŭenigas reciproke teknologian disvolviĝon.
Ĉina-Brazila kunlaboro en la aerspaca kampo povas esti rigardata kiel modelo de suda-suda kunlaboro en la altteknologia kampo. Krom la satelita projekto, Ĉinio kaj Brazilo ankaŭ kune akcelas kunlaboron kun Hindio, Rusio kaj Sud-Afriko pri la serio da telesensaj satelitoj de BRICS por kune trakti klimatan ŝanĝon kaj aliajn tutmondajn defiojn.
Marco Antonio Chamon, prezidanto de Brazila Kosma Agentejo
La interkonsento pri kunlaboro de telesensa satelito subskribita de BRICS-landoj montras, ke ni povas kunlabori. Ni jam tre sukcese efektivigis plurajn projektojn kadre de la interkonsento. Mi kredas, ke la BRICS-landoj kaj la "BRICS+" vastigos nian kunlaboron en la kampo de telesensado estonte, inkluzive de aliaj teknologioj kaj kapablo-konstruado.
La interkonsento pri telesensado, kiun ni subskribis inter BRICS-landoj, estas tre grava signo, ke ni povas kaj ni faras aferojn kune. Sed ni jam efektivigis iujn projektojn ene de ĉi tiu interkonsento kaj mi pensas, ke la estonteco de BRICS kaj BRICS+ estas vastigi nian kunlaboron en telesensado, inkluzive de aliaj teknologioj kaj kapablokonstruado.
Kiel gravaj membroj de la "Tutmonda Sudo", Ĉinio kaj Brazilo kune antaŭenigas pacon, sekurecon kaj disvolviĝon kadre de BRICS, G20, Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj. Ĉinio kaj Brazilo kune publikigis la "Ses-Punktan Interkonsenton" por politika solvo de la ukrainia krizo, kaj starigis grupon "Amikoj de Paco" kun landoj el la "Tutmonda Sudo", kiu ricevis respondojn de pli kaj pli da landoj.
Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj ministro pri eksteraj aferoj
Pri la ukrainia afero, ni havas neniujn meminteresojn aŭ geopolitikajn konsiderojn. Ni estas kunvenitaj ĉi tie por fari voĉon en subteno de paco kaj esti partneroj de Rusio kaj Ukrainio sur la vojo al paco. Ni semas la semojn de paco ĉi tie, kaj iam ili burĝonos kaj plifortiĝos.
La 19-a Pintkunveno de Gvidantoj de G20 okazos en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Elradiki malsaton kaj malriĉecon, tutmonde respondi al klimata ŝanĝiĝo kaj reformado de tutmonda regado estas la centraj taskoj de la prezidanto de la G20 de Brazilo. Ĉinio aktive subtenas Brazilon por sukcese gastigi la Pintkunvenon de G20.
Wellington Dias, brazila ministro pri Socia Disvolviĝo kaj Asistado, Familio kaj Batalo kontraŭ Malsato
Ni esperas konstrui sindoneman rilaton, kaj samtempe ambaŭ landoj etendas helpan manon al aliaj homoj tra la mondo. Pro tio, Brazilo ĉiam konservis bonajn rilatojn kun Ĉinio kaj proponis la starigon de tutmonda alianco kontraŭ malsato kaj malriĉeco dum sia ofico kiel la rotacianta prezidanto de la G20.
Marcelo Luis Besteti, direktoro de Internaciaj Rilatoj ĉe Komerca Ĉambro de Brazilo-Ĉina Disvolvado (CCDIBC)
Hodiaŭ la kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio superas la duflankajn rilatojn, kiu ofertas multoblajn vojojn por trakti malriĉecon kaj malegalecon, kaj la du landoj estas pli proksimaj kaj pli efikaj por batali kontraŭ malegaleco.
Ĉinio pledas por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro, dum Brazilo estas por konstrui justan mondon kaj antaŭenigi daŭripovan disvolvon. Ĉinio kaj Brazilo estas samideanoj bonaj amikoj kaj certe ludos gravan rolon en gardado de la monda paco, antaŭenigo de komuna disvolviĝo, plibonigo de tutmonda regado kaj plifortigo de voĉo kaj influo de evoluantaj landoj.