
Baldaŭ ĉina prezidanto Xi Jinping iros al Rio-de-Ĵanejro por ĉeesti la 19-an Pintkunvenon de G20 kaj fari ŝtatan viziton al Brazilo, lastatempe en San-Paŭlo, Brazilo, elsenditaj estis altkvalitaj filmoj kaj televidaj programoj de Ĉina Komunikila Grupo. Pli ol 20 altkvalitaj filmoj kaj televidaj programoj de ĈKG, inkluzive de "Renkontiĝo kun Xi Jinping", estis elsenditaj samtempe en pli ol 12 lokaj ĉefaj amaskomunikiloj, inkluzive de Box Media Group, Flagbearer TV, Nova Nordorienta Televido, kaj CB Media de Brazilo.
Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de ĈKG, faris videoparoladon. Yu Peng, ĝenerala konsulo de Ĉinio en San-Paŭlo, Caio Luis de Carvalho, prezidanto de la Brazila Flagbearer Instituto kaj direktoro de la Flagbearer Media Grupo kaj aliaj amaskomunikilaj estroj ĉeestis la aranĝon kaj faris paroladon.

Shen Haixiong diris, ke ĉi-jare estas la 50-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo. Prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Lula interŝanĝis gratulmesaĝojn, proponante aldoni al la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo novepokan signifon en nova deirpunkto kaj kune antaŭenigi la konstruadon de ĉina-brazila komunumo kun komuna estonteco. Sub gvido de la du ŝtatestroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo konstante altiĝas en la nova epoko. ĈKG kaj la brazilaj amaskomunikiloj kune organizis ĉi tiun programelsendon, kiu estas pozitiva rimedo por plifortigi interhoman kaj kulturan interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Brazilo kaj plifirmigi la fundamenton de la publika opinio por amikeco inter la du landoj.
En la aktivado, Ĉina Komunikila Grupo subskribis elsendan kunlaboran interkonsenton kun la Brazila Box Media Grupo.